Postkolonia literaturo

Postkolonia literaturo estas korpo de literaturo kiu reagas al la intelekta diskurso de eŭropa koloniismo en Azio, Afriko, Mezoriento, Pacifiko, kaj aliaj postkoloniaj areoj tra la mondo. Postkolonia literaturo pritaktas problemojn kaj konsekvencojn de la senkoloniigo de lando aŭ nacio, ĉefe politika kaj kultura sendependeco de iamaj subigitaj koloniaj popoloj; ĝi kovras ankaŭ literaturajn kritikojn de kaj pri postkolonia literaturo, kies nuancoj portis, komunikis aŭ justigis rasismon kaj koloniismon.[1] Sed plej nuntempaj formoj de postkolonia literaturo prezentas literaturan kaj intelektajn kritikojn de postkolonia diskurso per barakto por asimiligi postkoloniismon kaj ties literaturajn esprimojn.

  1. Hart, Jonathan; Goldie, Terrie (1993). "Post-colonial theory". In Makaryk, Irene Rima; Hutcheon, Linda; Perron, Paul. Encyclopedia of contemporary literary theory: approaches, scholars, terms. Toronto, Canada: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-5914-7. Konsultita la 14an de novembro 2011. http://books.google.com/books?id=CTJCiLG9AeoC&pg=PA155

Developed by StudentB